Projekto de nia eksa retejo La Vojaĝo — karavano al Hanojo, Vjetnamio laŭ Trasiberia fervojo. La karavano startis en Moskvo je 8a julio 2012. Partoprenis civitanoj de ses landoj: Brazilo, Nederlando, Norvegio, Francio, Usono kaj Rusio. En Moskvo okazis ekskursoj al Kremlo, moskva metroo, muzeo de kosmonaŭtiko, ŝipa ekskurso laŭ Moskvo-rivero kaj busa ekskurso.
10 julio 2012 jaro grupo de karavananoj ekveturis laŭ Trasiberio al urbo Jekaterinburgo, la unua urbo en azia parto de Rusio. Tie okazis dumtagaj ekskursoj lau urbo, al limo de Eŭropo kaj Azio, al Jelcin-centro, muzeo de antikva ikona pentroarto ktp.
Poste grupo veturis trajne al Irkutsko, kaj restis en hotelo ĉe bordo de Bajkalo dum 3 tagoj, samtempe vojaĝante al najbaraj vidindaĵoj. Tie karavananoj vizitis ankaŭ la valon Tunkinskaja kun monta torento kaj akvofalo, varmajn fontojn, kaj fine, ŝipveturis laŭ Bajkal-lago. Poste grupo veturis trajne al Ulan-Ude, kaj de tie – buse al Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio,kie estis 19 julio.
El Mongolio grupo veturis al ĉina urbo Erljan, de kie per dormbuso atingis Pekinon je la 22 julio. Post dutaga restado en Pekino kaj vizitoj al La Granda ĉina muro kaj aliaj urbaj vidindaĵoj grupo trajne veturis al urbo Nanning. 27 julio la karabano bonorde atingis Hanojon.