Wednesday , December 11 2024
Home / Esperanto por vojaĝoj

Esperanto por vojaĝoj


Saluton!

Ĉi tiu paĝo de la retejo estas speciale kreita por tiuj, kiuj legis nin en Esperanto en la pasinteco.
Tiutempe nia retejo havis tute alian nomon — La Vojaĝo — kaj temis pri Esperanto-vojaĝantoj kaj vojaĝoj, belaj lokoj en tutmondo kaj informado pri lertaĵoj vojaĝantaj.  Ni provis organizi komunajn vojaĝojn por Esperanto-parolantoj laŭ Trasiberia fervoji, sed tio finfine montrigis sin sensenca agado.

Niaj aliaj provoj movi ĉi tiun monton, vojaĝojn per Esperanto, estis malsukcesaj. Post kelkjara laboro evidentiĝis, ke la esperantistaro estas forportita en siaj fantazioj pri grandeco de la lingvo, kaj ekzistas ege malproksime de la realaĵoj de la mondo ĉirkaŭ ni.

Ni ne estas fanatikuloj kaj adeptoj de angla lingvo. Sed ni ŝatas vojaĝi kaj ŝatus helpi samideanojn. Kaj  aspektas ke nia agado en angla ligvo estas ege pli postulata ol en Esperanto.  Do, ni decidis agi same per angla lingvo kaj ĉefe informigi pri ĝravaj detaloj de tiu ĉi itinero vojaĝanta.  Certe, ne nur, sed ĉefe…

Por kio do ĉi tiu paĝo?

Ĝi nur sciigas ke ni estas malfermitaj al komunikado kun malsamaj homoj, kaj ni povas komuniki pri reciproke interesaj temoj. Kaj foje ni publikos ĉi tie interesajn artikolojn pri turismo, vojaĝoj kaj ne nur.

Kaj ankaŭ ni invitas vin al nia Vojaĝanta Babilejo en Esperanto ĉe la Telegram-mesaĝilo.